← Reen al R

PIV · 13285

★regn/o

regn/o
Ĉiu el la suverenaj politikaj unuoj: kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj Z; rekonstruo de Palestina hebrea regno Z; la Vatikana Regno; la Tria Regno (nazia Germanio, 1933−1945); la atompovaj regnoj. lando, nacio, ŝtato.
(f) Regiono, kie suverenas ia gento, ia principo ks: ne en la akvo estas la regno de la leono Z; la regno de la ombroj Z, de la morto Z; liberigita el la regno de la mortintoj Z; ĉu vi pensas, ke vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Z; la regno de la belo Z; la regno de la ĉielo N, de Dio (la spirita mondo, pri kiu predikis Jesuo).
👥 Unu el la tri ĝeneralaj fakoj de la naturo: la animala, vegetaĵa k minerala regnoj.
Sistematika unuo (regnum), ampleksanta parencajn filumojn, kun rango supera al filumo k malsupera al domanio: eŭbakteria, prabakteria, protozoa, funga, kromista, planta, animala estas la plej konataj regnoj. divizio, domanio, filumo.
regna. Apartenanta al regno: regna kaso – bona ĉaso Z.
regni (ark.) Havi potencon de regno 1, 2, regi: ho, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regni super la spiritoj de la homoj Z.
regnano. Regato aŭ civitano de regno.
regnestro. Estro de regno (reĝo, imperiestro, prezidanto ks).
interregna. Koncernanta la rilatojn inter regnoj. internacia, interŝtata.
samregnano. Homo, apartenanta al la sama regno.
superregna. Havanta superregadon super la regnoj: superregna komunumo, institucio.
subregno Sistematika unuo (subregnum), ampleksanta tre proksime parencajn filumojn de la sama regno: la protozoa k la metazoa subregnoj.
bufroregno. Malgranda regno, situanta inter du pli grandaj, k kies ekzisto celas eviti konfliktojn.