PIV 2026 · Artikolo 13273
★regi
Derivaĵoj en la artikolo 23
★ regi
1 ntr administri la aferojn de regno, kiel plej supera ĉefo: post morto de la patro regis kune Atreo kaj Tiesto Z li regos super mia popolo MT reganta princo ➞ reĝi.
2 tr direkti ion kun komanda povo: regi entreprenon regi la mastrumadon li volis fari ŝin reganta sinjorino Z la Ligo estas regata de «Centra Komitato» Z tri trustoj regas la diversajn industriojn de la lando kiam la pastroj estos forpelitaj, la virinaĉoj komencos regi Egipton! B
(figurasence) Fortego, la mondon reganta Z mono mondon regas Z
➞ gvidi, konduki.3 ntr havi la povon trudi sian volon al la aliaj: tie iam regis mia gento Z kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando «kiu kie super kiu devas regi» Z historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj Z ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazeto Z saĝa sklavo regos super filo hontinda MT kie regas virino, malbona estas la fino Z
(figurasence) regi super sia kolero regi super siaj pasioj kie regas la forto, tie rajto silentas Z tiu scienco okupas nun regantan pozicion
4 tr obeigi aŭ direkti iun aŭ ion laŭ sia volo: regi ĉevalon la princo ne povis sin regi plu B
(figurasence) regi sian eksciton B regi sian emocion malfacile regi la situacion mistiko regas la spiritojn la princo, regata de la pasio, sendis sagojn B
5 ntr io abstrakta iom daŭre kaj vaste estadi, ĉesigante aliajn sentojn, fenomenojn k.s.: regis terura bruo Z malĝojo kaj aflikto regis en la palaco Z regas ankoraŭ nokto sen luno Z regas la sento de plena reciproka fremdeco Z homoj , sur kies vizaĝoj regis fiera trankvilo B kie regas konkordo, regas ordo Z en la urbo regis vigla trafiko regas silento regas norda vento regas profunda mizero regas plena senlaboreco
6 tr TEKN meĥanismo direkti la funkciadon de maŝino: fotoĉelo, kiu regas la malfermon de la pordoj unu sola elektromagneta cirkvito regas la tutan grupon da maŝinoj
7 tr BIOL geno, hormono ktp direkti la funkciadon de bioĥemia, biologia aŭ fiziologia procezo. ➞ reguligi.
rega TEKN tia, ke ĝi regas aparaton, maŝinon aŭ procezon: rega aranĝaĵo rega cirkvito rega geno ➞ superregi, domina.
regado agado de iu aŭ io reganta:
1 ili minacas min tuj en la unua tago de mia regado! B fondita de la Romanoj en la tempo de ilia regado en la Rejnaj regionoj Z multe antaŭ la regado de Kristiano la Sepa Z ➞ reĝado, reĝimo.
2 la regado apartenas al la plenumkomitato
3 kie sklav’ regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas Z (figurasence) estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado Z batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado Z mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo Z
5 ni donu plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento Z
6 regado per krado ago reguligi la anodkurenton de tubo per tensio aplikata al la krado
reganto iu, kiu regas: sen reganto Romo kaj Sparto pereis Z la kleraj bonintencaj regantoj Z mi komprenas, reganto en la ĉielo Z la regantino de la Taŭridanoj Z kia reganto, tia servanto Z
regato iu, kiu estas submetita al la regado de suvereno: tirano povas esti nur malamata de siaj regatoj la timo, ke ili fariĝus kvazaŭ regatoj de tiu homo Z ➞ civitano, regnano.
regebla tia, ke oni povas ĝin regi: ĉu ree la homaro ekscitita sin donos en la manojn de Fatalo ne plu regebla? KKa
regejo FERV loko, de kie specialisto regas trakforkojn, signalilojn, itinerojn, blok-instalaĵojn:ranĝomonteta regejo
regema inklina al regado: regema instinkto regema karaktero
regilo
1 TEKN ĉio, per kio oni regas maŝinon, aparaton k.s.
2 KOMP tiu parto de komputilo aŭ de ĉeforgano, kiu prenas instrukciojn el la memoro, interpretas ilin kaj provizas aliajn partojn de la komputilo per la signaloj bezonataj por plenumi ilin. ➞ aritmetikilo, instrukcinombrilo, organo.
registo iu, kies profesio estas regadi politikajn aferojn. ➞ ŝtatisto.
registara rilata al aŭ apartenanta al registaro: ekzistos nenia danĝero ke la registara decido estu ŝanĝita Z la princo ekloĝis en la registara palaco B estroj de registaraj instancoj aŭ organizoj MuB ➞ neregistara.
registaro tuto de la personoj, kiuj regas ŝtaton: tuj post la reformado la franca registaro enkondukos la lingvon oficiale en la lernejojn Z
ekregi komenci regi:
1 ntr ŝi sciis ke ekregos la nenomebla Dio Z amo kaj vero ekregos sur tero Z
4 tr en ĉiu okazo li scias ekregi sin B subite ree ekregis lin timo B granda fiero ekregis lian koron B
memregado
1 aŭtonomeco.
2 regado de si mem: li reakiris la memregadon B Sin. sinregado.
memreganta en kibernetiko meĥanismo tia, ke ĝi mem korektas siajn aktualajn efikojn laŭ la informoj liveritaj de la antaŭaj efikoj per retrokuplo, same kiel la nervaj aŭ cerbaj meĥanismoj.
memregeco eco de iu aŭ io kapabla je memregado: ne perdi la memregecon Z subakva robotiko: de homa kontrolo al daŭra memregeco FMr
neregebla tia, ke oni ne povas ĝin regi: neregebla popolo neregebla amo
neregistara ne apartenanta al la registaro: internaciaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj RE! la registaro kaj neregistaraj organizaĵoj provas prizorgi la strat-infanojn ZNZ/PGu
sabroregado (familiare) reĝimo, en kiu estras la militistoj.
sinregado memregado 2.
superregi
1 ntr iu havi pli grandan povon aŭ potencon ol iu alia: de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la «homo» Z li sciis akiri superregantan pozicion
2 tr io havi pli grandan gravecon aŭ efikon ol io alia: la principo de la internacieco superregas ĉiujn aliajn en la universala lingvo B ĉion superregas tiu cirkonstanco, ke ni ne estas liberaj
superregado agado superregi: devas malaperi ĉiu ajn formo de subpremado aŭ de superregado de unu popolo super la alia ILa havi la superregadon de la maroj
superregeco BIOL domineco.
teleregi tr TEKN gvidi maŝinon, veturilon, ŝipon, aviadilon ktp el malproksima fiksita loko per elektra fluo aŭ elektromagnetaj ondoj. ➞ telekomandi.