PIV 2026 · Artikolo 8868

kupli

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. kuplo
  2. kuplad/o
  3. re/ag/a kuplo
  4. kuplil/o
  5. junt/okuplad/o
  6. retrokuplo
  7. senkuplo
kuplitr
1 TEKN funkciigi kune du similajn partojn de maŝino aŭ du maŝinojn por unu sama komuna laboro: kupli du motorvagonojn kuplitaj radoj de lokomotivo
2 FIZI alproksimigi la induktancajn, kapacitancajn aŭ rezistancajn partojn de cirkvito por transigo de elektra energio.
3 parigi bestojn por reprodukto.
4 = (prefere) kluĉi. ➞ kontakti, konekti, komuti.
kuplo, kuplado
1 TEKN kunigo de du maŝinoj aŭ du maŝinpartoj por ilia komuna funkciado: artika kuplo elasta kuplo fiksa kuplo movebla kuplo kuplado de elektroretoj kunkonektado por kompensi la ŝargokulminon
2 FIZI ligo inter du oscilaj sistemoj, per kiu oni povas transigi energion el unu sistemo en la alian.
3 parigado de bestoj.
4 = (prefere) kluĉo.
reaga kuplo = (prefere) reakcio.
kuplilo sistemo aŭ peco servanta por kupli: elektromagneta kuplilo vagonoj ekipitaj per aŭtomata kuplilo
juntokupladoAVIA ELEK kunigo de ĉiuj metalaj partoj de aviadilo por formi elektre kontinuan konduktadon de malalta rezistanco, kutime terkonektata, kiam la aviadilo estas alteriĝanta.
retrokuplo en kibernetiko reaktivacirkvito, kiu, nutrate de parto el la efiko derivata de la ĉefa cirkvito, resendas informojn pri la estiĝanta efiko, por ke la sekvonta efiko fariĝu pli kaj pli ĝusta: en la kontraŭaviadila artilerio, la retrokuplo emas aŭtomate nuligi la distancon inter la pafaĵo kaj la celata aviadilo
senkuplo ELEK aranĝo de rezistilo aŭ barbobeno kaj kondensilo, per kiu oni malebligas al alterna kurento traflui la cirkviton, donante al ĝi alternativan fluvojon tra la kondensilo.