PIV · 8355
kontakt¹o
kontakt1o
1 Intertuŝo de du objektoj: la skabio komunikiĝas per kontakto; elektra, glitanta kontakto; okaza kontakto de du fadenoj. ➞ kontaktolenso.
2 (f) Interrilato: mi ĉiam agis en plena kontakto kun li; li batalis por fari kontakton inter nia k okcidenteŭropa civilizo; per tiaj kontaktoj inter la diversaj grupoj oni bone disvastigas la E-ismon; la ŝipo restis konstante en kontakto kun radiostacioj.
kontaktaĵo. Metala peco, sur kiu elmetiĝas la lameno de aparato por kontakto.
kontaktigi. Estigi kontakton inter du objektoj aŭ personoj.
kontaktiĝi. Iĝi kontaktita.
kontaktilo ⏚ Aranĝaĵo, konsistanta el du adaptitaj metalpecoj, servanta por kontaktigi du partojn de cirkvito.
malkontaktigi. Ĉesigi la kontakton.
miskontakto. Malbone funkcianta kontakto.
telekontakti. Kontakti per elektromagnetaj ondoj: telekontakti planedon per radaro.
alarmkontakto. Ĉiu aranĝaĵo, kiu alarmas, tuj kiam estiĝas kontakto: alarmokontakto de trako.
fuŝkontakto. Okaza nulrezistanca cirkvito.
kamkontakto ☇ ⏚ Kontakto, funkciigata per kamo.
ŝtopkontaktilo ⏚ Ŝtopilo 2.
terkontakto ⏚ Okaza kontakto de elektra konduktilo kun la tero, kie parto de la kurento de cirkvito elfluas k perdiĝas. ☞ liki.