← Reen al K

PIV · 8354

kontaĝ/i

kontaĝ/i (tr) Komuniki malsanon per senpera aŭ pera kontakto inter du vivuloj: la ratoj kontaĝas peston. infekti.
kontaĝo. Tia komunikado.
mensa kontaĝo Ψ Komunikado de neraciaj konvinkoj, deliraj imagaĵoj ks elde unu individuo al ties kunvivantoj: la t.n. «publika opinio», la modo, la furoro estas fenomenoj de mensa kontaĝo.
kontaĝa
Rilata al kontaĝo: kontaĝa infektado de lernantaro.
Komunikiĝanta per kontaĝo: kontaĝa malsano.
kontaĝaĵo. Materiala kaŭzo de kontaĝo (ekz. skvamoj, ekskrecioj ks).