PIV · 6536
★infekt/i
★infekt/i (tr)
1 Transigi malsanigajn mikrobojn (pp aero, akvo ktp aŭ personoj, bestoj ktp): ne boligitaj legomoj povas infekti la manĝantojn; unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas Z; infekti iun je tuberkulozo per sia tuso; infanoj infektitaj de siaj kamaradoj en lernejo. ☞ kontaĝi, haladzigi.
2 (f) Komuniki kutimon, bonan aŭ malbonan, senton, pensmanieron: ĝi infektis vin per la manio fariĝi granda homo Z; infekti iun per sia gaja humoro Z; ni devas infektadi la mondon per nia kara ideo Z; generacio infektita de hitlerismo.
infekta. Kapabla transigi ĝermojn de malsano: infekta organo, malsano; (f) la plibonigemeco fariĝas ĉiam pli infekta Z; timo k entuziasmo estas infektaj.
infekto, infektado
1 ⚕ Invado de mikroboj en organismon.
2 Stato rezultanta de tia invado: latenta infekto.
infektaĵo. Parto de organismo, kiu estas infektita: sur la haŭto de lia korpo fariĝos kvazaŭ infektaĵo de lepro X; la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj X.
infektiĝi. Suferi infekton: infektiĝi je kataro, je neretenebla rido.
desinfekti Z, malinfekti, seninfektigi ⚕ Mortigi la malsanigajn mikrobojn, forigi la infektajn kaŭzojn: malinfekti vestojn, apartamenton. ☞ antisepsi, asepsi, desinfekti, imuna, sterilizi.
desinfektaĵo. Substanco por desinfekti.
desinfektilo. Aparato por desinfekti.
unue-infektiĝo ⚕ Unuafoja infekto fare de difinita mikrobo: tuberkuloza unue-infektiĝo.