PIV 2020 · 5635
★haladz/o
★haladz/o
1 Malbonodora toksa gaso, eliĝanta el brulanta korpo: forna haladzo Z; memmortigo per haladzo B; la venintoj eksentis la haladzon de la samovaro B. ☞ mingaso.
2 Malbonodora, malsaniga gaso, eliĝanta el putraĵo ktp: marĉa, naŭza haladzo; haladzo el malfreŝa viando, el sulfura bano. ☞ miasmo.
haladza. Sandifekte malbonodora: malluma haladza kajuto B; haladza atmosfero; haladzaj vaporoj. ☞ mucida, sufoka.
haladzigi. Fari ion haladza: venenaj muŝoj putrigas k haladzigas la oleon de parfumisto X.
haladziĝi, enhaladziĝi. Malsaniĝi pro haladzo: subite enkuris kiel haladziĝinta katino! Z; enhaladziĝinta fajrobrigadano.