PIV 2020 · 14642
★spir/i
★spir/i (tr)
1 Enlasi aeron en la pulmojn k ellasi ĝin, post kiam ĝi reoksigenis la sangon: ili eliras sur la korton por spiri freŝan aeron Z; tien, diris la komercisto, malfacile spirante de kolero Z; spasme, libere spiri Z; li apenaŭ povas spiri Z.
2 Per tiaj pulmaj movoj, montri, ke oni estas viva: Georgo ankoraŭ spiris, oni portis lin al subĥirurgo Z; spiri la lastan spiron B.
3 ⚥ Fari spiradon 2.
4 Iom halti en streĉa penado: la longa legado lacigas, oni bezonas iom spiri Z; lasu min spiri, mi petas.
5 Elspiri 1: li spiris sur min B; 2: la ĉambro spiras la odoron de rozoj B; 3: ĉiuj verkoj, vortoj k agoj de Z. spiras tiun ideon Z; Saulo ankoraŭ spirante minacojn k mortigon kontraŭ la disĉiploj, iris al la ĉefpastro N.
spiro. Ĉiu unufoja ago, per kiu oni spiras: Dio enblovis en lian nazon spiron de vivo X; ŝi ne haltis por reakiri spiron Z; reteni sian spiron Z; sen spiro, tute tremante de timo, la juna vidvino enkuris Z; li estis en forta febro k malfacile bataladis pro spiro Z; kuri ĝis perdo de l’ spiro Z; ĉiu retenis la spiron en atendado Z; li jam faras la lastan spiron Z; (f) la tutan libron mi legis per unu spiro (senhalte); la varma spiro de l’ printempo B; ĉiu spiro de ŝia viro havis nenian alian celon, krom […] Z. ☞ spirblovo, spirhalto. ➞ spirtruo, ŝpructruo.
spira. Rilata al la spiro: la spira kanalo Z; spiraj organoj de insekto.
spirado
1 Sinsekvo de la spiroj, kiu evidentigas la vivon: ĝia malfacila k ronka spirado sonadis simile al grincado de segilo Z; en unu nokto ŝia edzo aŭskultis ŝian spiradon Z; mallaŭta, egalritma spirado.
2 ⚥ (pp vivulo) Procezaro, kiu ebligas enlason de oksigeno (O2), necesa al la metabolo, k ellaso de la produktita karbondioksido (CO2): (per)haŭta, (per)pulma, (per)trakea spirado; ĉela spirado (ĉelaj oksidadoj, kiuj okazas en la mitokondrioj k prokariotaj ĉeloj). ☞ fermenti.
spiraĵo. Tio, kion oni elspiras: blovi sian spiraĵon sur la fenestran vitron; la spiraĵoj de la ĉevaloj leviĝis en la vintra aero.
spiregi (ntr) Forte, brue spiri: Memfres, spireganta de kolero B; laŭte spiregantaj arabaj ĉevaloj Z. ☞ anheli.
spirmanka, spiromanka. Ne kapabla spiri sufiĉe profunde k senpene pro emocio, laciĝo ktp: li facile ŝvitas k estas spirmanka Z; k mutis ĉiuj, spiromankaj K.
spirometro ⚕ Aparato, per kiu oni mezuras la aervolumenon, kiun povas elpuŝi la pulmoj ĉe maksimuma elspiro post maksimuma enspiro.
spirometrio. Tia mezuro.
ekspiri. Mallonge ripozi por spiri: permesu al mi ekspiri B.
elspiri
1 Elpuŝi aeron el la pulmoj: elspiru per la buŝo.
2 Eligi (ion similan al spiraĵo): la sablo elspiris ardantan varmegon Z; la kamero elspiris mucidan haladzon; la ebriigaj bonodoroj elspirataj de la ĝardeno. ☞ odori.
3 (f) Eksterigi, elvidigi, esprimi (ion abstraktan): ĉio elspiris la saman gajecon; lia libro elspiras malamon; forton k freŝecon elspiradis la pura arbara aero Z; atestanto falsama elspiras mensogojn X. ☞ inspiri.
elspiro. Unu el la spiroj, per kiu oni elpuŝas la aeron el la pulmoj.
enspiri
1 Enlasi aeron en la pulmojn: li enspiris la parfumajn blovojn, la venton de la erikejo, la gudroaromon de la pinoj. ☞ inhali, snufi.
2 ⚕ Entiri en la pulmojn aŭ spirtubojn: plonĝinte, li enspiris akvon.
enspiro. Unu el la spiroj, per kiu oni ensuĉas aeron en la pulmojn.
enspiratoro ⚕
1 Aparataro por enspirado de aerosoloj aŭ vaporigitaj kuracaj substancoj.
2 Sekuriga aranĝaĵo kontraŭ la enspirado de malvarma aero, de polvo en fabrikoj ks.
nespirebla. Tia, ke oni spiras ĝin nur kun ĝeno: fumplena nespirebla atmosfero de drinkejo.
senspire. Perdinte la kapablon spiri: mi estis kurinta k venis nun senspire trans la korton Z.
haŭtspirado. Eligo k enlaso de gaso fare de haŭto.
kraĉospiri (ntr) (pp feliso) Elĵeti kraĉetojn kun elspiro, kiel signo de kolero aŭ timo.
vespiri (ntr) Esprimi bedaŭron, ĉagrenon ks, per forta longa elspiro, akompanata de plenda tono. ☞ suspiri.