PIV 2020 · 4420
ferment/o
ferment/o
1 Mikrobo, produktanta enzimojn, pli speciale fermentigajn enzimojn: laktataj fermentoj de jogurto.
2 Enzimo.
★fermenti (ntr)
1 Malkomponiĝi pro fermentado. la mosto fermentas en la tino; nenion fermentintan manĝu X; ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto X.
fermentado
1 Ⓚ ⚥ Oksido-redukta, energidona malkomponiĝo de organika substanco en malesto de oksigeno, katalizata de enzimoj: alkohola, butirata, laktata fermentado; ĉela fermentado. ☞ oksidado, spirado.
2 👥 Malkomponiĝo aŭ transformiĝo de substanco, kaŭzata de mikrobo (bakterio, gisto, ŝimo ktp): fermentado de vinbersuko al vino, de brasiko al saŭrkraŭto, de sojfaboj al sojo; putra fermentado. ☞ gisto.
fermentaĵo
1 Fermentanta maso.
2 🍴 Peco de jam fermentinta pasto, kiu, miksite kun nova pasto, ĝin fermentigas: dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj X; (f) gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj k Sadukeoj N. ☞ gistaĵo.
fermentigi. Fari, ke io fermentu: fermentigi tabakon; malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason N.
fermentilo. Gisto.
nefermentinta, senfermenta. Preparita sen fermento: senfermenta pano N (maco).