PIV · 2053
★bol/i
★bol/i (ntr)
1 (pp likvo) Varmiĝi ĝis svarma formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco: pura akvo bolas en la temperaturo de 100 gradoj centezimalaj; (analoge) brava batalanto kontraŭ plado bolanta Z; se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos Z. ☞ ardi, kuiriĝi. ➞ bolbano.
2 Eligi similajn bobelojn pro forta skuiĝo: akvo bolas, murmuras sed fine ĝi kuras Z (eĉ grumblante oni obeas); la maro bolas B (ŝtorme). ☞ eferveski, ŝaŭmi, ŝpruci.
3 Esti en stato de forta ekscitiĝo, incitiĝo: juna sango malĉaste bolas Z; la popolo, preta ribeli, bolas B; lia sango bolis de pasio B; boli de kolero B, de ĝojo; (analoge) bolas kolero en lia koro; bolis terura tumulto B. ☞ eksplodi, fermenti, flami, ondi, ŝaŭmi, tumulti.
4 Esti tre vigla, fervori: la laboro bolis eĉ dum la nokto B; esti plena je bolanta energio; trabori la bruston plenan de bolanta vivo Z.
bolo, bolado. Stato de io bolanta. ➞ bolpunkto, ebulioskopo.
bolegi. Forte k multbobele boli.
boleti. Longe k apenaŭ boli.
boligi. Varmigi ĝis bolado: boligi akvon, lakton; boligi peĉon en kaldrono B; (analoge) boligita ovo.
bolilo. Vazo, kiu servas precipe aŭ ekskluzive por boligi akvon.
bolujo. Parto de kaldronego, kie bolas la akvo, liverante la vaporforton.
ekboli. Komenci boli: ĉe tiu demando la sango ekbolis en li B.
ekbolo. Mallonga bolo (pf): tiu saŭco postulas nur ekbolon; ekbolo de l’ sango Z, de malbona humoro.