PIV · 8767
★kruĉ/o
★kruĉ/o. Vazo por likvoj, kun larĝa ventro, tenilo k verŝilo: ŝi lavis sian kruĉon k ĉerpis akvon Z; longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas Z (kiu tro ofte sin elmetas al danĝero, fine subfalas); akvokruĉo, kafkruĉo Z, olekruĉo, varmokruĉo (por varmigi la littukojn); vinkruĉeto. ☞ benzinujo, ladbotelo.
bierkruĉo. Vitra aŭ argila bierglaso kun anso, foje kun metala kovrilo, kutime unu- aŭ duon-litra.
★tekruĉo. Kruĉeto, en kiu oni preparas teon.