← Reen al K

PIV · 7069

★kaf/o

kaf/o
🍁 Semo («grajno») aŭ 👥 grajnoj (eventuale rostitaj k muelitaj) de kafarbo aŭ kafarbusto, uzataj por preparo de tonika k stimula trinkaĵo (kafo 2): mueli kafon; kafmuelilo, kafplantejo, kafskatolo, kafvendejo.
🍴 Trinkaĵo ricevita per infuzado el tiuj rostitaj k muelitaj grajnoj: kafo kun sukero, kun kremo, kun lakto; la odoro de la kafo jam plenigis ĉambron Z; dum la kafo estis kuirata […] Z; turka kafo (tiel farata, ke la kafpulvoro infuziĝas en la taso mem); irlanda kafo (trinkaĵo el varmega kafo kun viskio, kovrita per kirlita kremo); kafotaso, kaftablo, kafosurogato, kafopaŭzo (paŭzo, dum kiu oni trinkas kafon), kafoklaĉo (kunveno por trinki kafon k klaĉi). espreso, kapuĉino, mokao.
kafejo. Butiko, kie oni trinkas kafon aŭ aliajn sensoifigaĵojn, legas gazetojn, ludas kartojn ktp. drinkejo, forumo, salono.
kafujo
Kafskatolo.
Kafkruĉo.
Kafarbo, kafarbusto.
kafumi. Trinki kafon dum laborpaŭzo.
kafaparato. Aparato, konsistanta esence el filtrilo, destinita enteni kafpulvoron, k el malsupra ujo, en kiun gutas la trinkaĵo, ricevita per infuzado en bolanta akvo aŭ akvovaporo: elektra kafaparato.
kafarbo, kafarbusto 🍁
Ĉiu arbeto aŭ arbusto de la g. kofeo, kies semoj estas uzataj por la produktado de kafo 2, precipe de la sp-oj ordinara k fortika kofeo.
🍁 Kofeo.
kafbero. Karna frukto (fakte drupo) de kafarbo.
kafgrajno. La seka semo de kafarb(ust)o.
kafkolora. Havanta la koloron de rostitaj kafgrajnoj.
kafmaŝino. Aparato, kapabla fari aŭtomate k grandakvante kaftrinkaĵon.
glacikafo. Kafo kun glaciaĵo k kirlita kremo.
koncertkafejo 🎭 Ejo, kie oni povas trinki kafon, aŭskultante muzikon, kanzonistojn ks. kabareto, varieteo.
laktokafo. Trinkaĵo el kafo 2 kun aldono de lakto. kafolakto, kapuĉino.
maltokafo. Surogato de kafo, farita el rostitaj ĝermintaj hordeograjnoj.