PIV · 7068
★kaduk/a
★kaduk/a
1 (io) Malfortika, baldaŭ falonta pro malnoveco: kaduka dometo Z, barilo Z; mizeraj kadukaj kabanoj Z; malmodernaj kadukaj balkonoj Z; vilaĝa dometo en tia kaduka stato Z. ☞ velka, kliniĝi, ruiniĝi, ŝanceliĝema.
2 (iu) Malforta, baldaŭ mortonta pro maljuneco: mia patro estis neniel kaduka, kiam li mortis Z; miaj kadukaj ostoj iru en la tombon kun ĝojo! Z; tiel mi atakos tiun ĉi kadukan vivon! Z; tremanta kaduka korpo Z. ☞ kaĥeksia, kripla.
3 (io) Malfirma, nesekura, baldaŭ finiĝonta: kadukaj esperoj B; kaduka pruvo Z; homaj intencoj estas kadukaj kompare kun la dekreto de l’ ĉielo B; sen mi viaj (monaj) aferoj estis tre kadukaj Z; entrepreno en kaduka stato. ☞ efemera. ➞ fiaski.
4 (io) Perdinta sian juran efikon pro transpaŝo de difinita templimo, malvalidiĝinta: kaduka klaŭzo.
kaduki Z (ntr) Esti en kaduka stato.
kadukaĵo. Io kaduka; kaduka parto de io.
kadukigi. Meti en staton kadukan: tiu ĉi lasta leĝo kadukigas la antaŭan proceduron.
kadukiĝi. Iĝi kaduka: homoj kadukiĝintaj morale k mense Z; ĉu, kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? X; kadukiĝinta rajto.
kadukulejo. Domo, kie oni zorgas pri la kadukuloj: mizerulo, kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris sian animon Z; kuratoro de kadukulejo Z.
aĝokaduka Z. Kaduka 2.
menskadukeco ⚕ Senkonsciiga malsano de la tro maljunaj homoj.