PIV 2020 · 5461
★griz/a
★griz/a
1 Havanta koloron, kiu estas miksaĵo de blanka k nigra: griza kiel cindro; ne ĉio griza estas lupo Z; liaj lipharoj estas pli grizaj ol liaj vangharoj Z; (f) grizaj tagoj; teorio estas griza de post Faŭst K.
2 (pp haroj) Senkoloriĝinta pro la aĝo: vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en Ŝeolon X; griza barbo saĝon ne atestas Z. ☞ blanka.
grizo. Koloro griza: (f): la grizo de lia tro normala vivo tedis lin.
grizaĵo. Loko griza (sur kapo, en desegno ktp).
grizeco. Grizo de la haroj, signo de maljuneco: ĝis la maljuneco k grizeco ne forlasu min! X.
grizigi. Fari iun, ion griza: polvo grizigis la foliojn; la penso pri la morgaŭa tago grizigas liajn harojn Z.
griziĝi. Iĝi griza: pro la multaj malplezuroj li tute griziĝis Z; malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas Z; griziĝi sub la pafiloj Z (veterano); ĝis via griziĝo mi vin portos X.
grizulo
1 Homo grizhare maljuna: antaŭ grizulo stariĝu X (respekte).
2 (en popollegendoj, poezio ks) Besto distingebla per sia griza felo (azeno K, leporo G).