PIV · 12419
★plumb/o
★plumb/o
1 Ⓚ Elemento, Pb, atomnumero 82, atommaso 207,2.
2 Ⓚ Metalo griza, tre mola k tre densa: kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca X; tubo el plumbo; (f) kiel en vulgaran plumbon la pura oro ŝanĝiĝis?; li havas plumbon en la piedoj (malrapide moviĝas). ➞ plumberco.
3 Difinita maso el tiu metalo, uzata por speciala celo: plumbo de sondilo, de vertikalilo; la plumboj de vitralo (kiuj kuntenas la vitropecojn); 📖 legi el la plumbo (el la kompostitaĵo).
plumba
1 Konsistanta el plumbo: plumba tegaĵo de kablo; plumba tegmento; (f) plumbaj paŝoj; pezaj, plumbaj nuboj.
2 Entenanta plumbon: plumbaj saloj estas toksaj; plumba aceto (alkala plumbacetato); plumba blanko (blanka pigmento, Pb(OH)2.2PbCO3, uzata precipe por grundfarboj por ligno; ☞ ceruzito); plumba klorido (resp. plumboza, PbCl2, k ika PbCl4); plumba minio (oranĝoruĝa pigmento Pb3O4, precipe uzata por kontraŭrustaj farboj).
plumbi (tr) Provizi per plumbo: plumbi bastonon, ŝuojn de skafandro.
plumbaĵo. Io el plumbo, aparte plumba sigelo sur paketo.
plumbato Ⓚ Salo de nestabila plumbata acido, H2PbO3.
plumbero. Ĉiu el la plumbaj grajnetoj, per kiuj oni plenigas la kartoĉojn de ĉaspafilo.
plumbismo ⚕ Toksiĝo per plumbo aŭ plumbaj saloj: plumbisma koliko.
plumbito Ⓚ Salo de imaga plumbita acido H2PbO2.
senplumba ☼ Ne enhavanta plumbon: senplumba benzino estas nepraĵo por aŭtomobiloj kun katalizilo.
plumbogriza ⚕ Havanta la koloron de plumbo: plumbogriza mieno.