PIV · 3750
element¹o
element1o
1 Unu el la kvar fundamentaj substancoj (aero, fajro, akvo k tero), kiuj laŭ kredo de la antikvuloj konsistigis la universon.
2 Unu el tiuj kvar substancoj, rigardata kiel medio taŭga por la vivo: ĉiuj anasidoj sentis sin bone en la malseka elemento Z; tie supre (en la salono) mi ne estas en mia elemento Z.
3 Ĉiu el la grandaj naturfortoj (vento, maro k.a.): la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas Z; (f) antaŭ ĉio, ĉu ŝi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj? Z.
4 Substanco, supozita simpla k konsistanta el samsubstancaj eroj: Ⓚ oni konas 109 kemiajn elementojn. ➞ Mendelevo.
5 Ĉiu el la konsistigaj eroj de tutaĵo: vortoj estas la elementoj de parolo; la intelektaj elementoj de la socio; fremdaj elementoj alfluis en la landon B; (kompata emo) enhavas en si elementon de necerteco Z. ☞ komponanto 1.
6 Ĉiu el la plej necesaj k plej simplaj principoj de scienco, per kiuj oni komencas la instruadon pri ĝi: elementoj de fonetiko, gramatiko, fiziko.
7 ⏚ Ĉiu el la paroj (zinko k kupro, aŭ zinko k karbo), kiu produktas elektron en pilo; ĉiu el la paroj da platoj, kiu amasigas k reliveras elektron en akumulatoro.
8 ∆ (pp aro) Ĉiu objekto (aĵo, ero, ento) apartenanta al la aro.
elementa
1 Konsistiga k simpla, nemalkomponebla: la elementaj korpoj; elementa analizo; elementa kvanto.
2 Fundamenta, baza: la elementaj fortoj de la vivo.
3 Komenca, plej simpla, unuagrada: elementa lernolibro de aritmetiko; elementa lernejo; batali pro la plej elementa homa libereco Z; elementa necesaĵo por kultura lingvo Z; elemente simpla.
frazelemento Λ Sintagmo, rigardata laŭ ĝia funkcio en la frazo. ➞ subjekto, predikato, predikativo, objekto, adjekto, epiteto, suplemento, komplemento.
regulelemento ⏚ Aldona elemento de akumulatora baterio por reguli la tension.
termoelemento ⏚ Aparato, enhavanta termoparon en elektra kontakto kun hejta elemento el drato, k uzata por mezuri malgrandajn kurentojn.
vortelemento. Morfemo.