← Reen al S

PIV · 14928

★subjekt/o

subjekt/o
Λ Sintaksa funkcio k frazelemento kun tia funkcio, esprimanta la aferon, pri kiu oni asertas, ke ĝi plenumas ian agon aŭ estas en ia stato; en E. verbon minimume unuvalentan nepre akompanas subjekto; ekz. en la frazoj «mankas mono», «mi legas (aŭ: «mi legas libron)», «la karoton manĝis la azeno», «Johano ŝajnas feliĉa», la subjektoj estas resp. mono, mi, la azeno, Johano. predikato, predikativo, objekto, cirkonstanco.
Φ La pensanta, sentanta, volanta mio, kontraste al la ne-mio, al la ekstera mondo; scianto kontraste al la sciataĵo. objekto.
Ψ Homo, rigardata kiel havanta specifajn korpajn aŭ psikajn tendencojn, aŭ kies fizikajn aŭ psikajn reagojn oni studas: iu galmalsana, pletora, histeria, malbonstata subjekto; esti subjekto de eksperimentado.
subjekta. Rilata al subjekto: Λ subjekta suplemento.