PIV · 12680
★predikat/o
★predikat/o
1 Λ La esenca funkcio en frazo, k la frazelemento, kiu ĝin esprimas; en la frazoj «pluvas», «li sidiĝis», «ŝi ŝajnas juna», «for la neŭtralismon», la frazelementoj «pluvas», «sidiĝis», «ŝajnas juna», «(sk. ĵetu) for» estas predikatoj; en E. la predikato estas ordinare verbo.
2 Φ ∆ 💻 Eco aŭ karakterizaĵo, kiun oni povas aserti pri iu(j) afero(j): predikatokalkulo. ☞ propozicio, kvantizanto.
predikata. Havanta la econ de predikato: en E. ekzistas nur kvin predikataj morfemoj: as, is, os, u, us.