PIV · 12679
★predik/i
★predik/i
1 (tr) Parole komuniki al publiko sciojn religiajn: la pastro predikos en E.; li predikis per laŭta k kolera voĉo Z; iru en la grandan urbon Nineve k prediku kontraŭ ĝi X; de tiam Jesuo komencis prediki N; mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj X; predikseĝo; prediki al surduloj Z (pf); (f) la printempo jam venis, tion predikis arboj k herbejoj.
2 (f) Insiste rekomendi tion, kion oni kredas vera, bona: E-ismo predikas amon Z; akvon prediki k brandon drinki; ne prediku knabino al via patrino Z.
prediko. Instiga parolado pri religia temo: edifa, profeta prediko X; la Prediko sur la monto (la ĉefaj instruoj de Jesuo, kolektitaj en Mateo V-VII); (f) fari al iu predikon pri moroj Z (severe riproĉi. ➞ lavo).
Predikanto. Unu el la Bibliaj libroj.
predikisto. Homo, kies profesio estas predikado: kiam la knabinoj venas de la predikisto […] Z; monaĥo-predikisto (➞ dominikano).