← Reen al L

PIV · 9185

★lav/i

lav/i (tr)
Purigi per akvo aŭ alia likvo: lavi al si la vizaĝon, la manojn; ŝi lavis sin en la fonto Z; la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero X; mano manon lavas Z; lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos Z; sapo, (kiu) blanke lavas Z; lavi la glasojn, la telerojn; tolaĵon malpuran lavu en la domo Z ( balai); ŝi staris en la akvo apud la lavbenko k batadis per lavbatiloj la tolaĵon Z; lavakvo, lavbudo, lavopelvo, lavtablo, lavtuko; (f) (pri tio) mi lavas al mi la manojn Z (tio min ne koncernas). bani, gargari, lesivi.  lavbutiko, lavpulvoro, lavoŝtono, lavtabulo.
Formeti per fluaĵo la neutiligeblaĵojn el erco, brulmaterialo ks: lavi oron, koakson.
(pp akvaro) Tuŝi per sia akvo: la ondoj lavas la rokojn; bordo lavata de la Balta maro.
(f) Purigi: lavu de la malbono vian koron X; se vi eĉ lavus vin per natro! X; generacio, kiu ne laviĝis de siaj malpuraĵoj X. bapti.
lavo, lavado
Ago de tiu, kiu lavas: la butiko ne faras la lavadon de koloraj tolaĵoj; (f) fari al iu bonan lavon Z (severan riproĉon.  tani).
Irigacio de organo, por liberigi ĝin de toksaĵoj, puso ktp: stomaka lavo.
lavejo. Loko ĉe rivero ks, aranĝita por faciligi la lavadon de la tolaĵoj.
lavisto, lavistino Z. Persono, kies metio estas lavadi, k ankaŭ ordinare gladi, la tolaĵojn: ĉina lavisto.
lavujo. Tino, pelvo, en kiu oni lavadas tolaĵojn.
lavumi = tuĉi.
lavmaŝino. Metala kuvo, en kiu mekanismo zorgas pri la lavado k sekigado, aŭ per premo aŭ per centrifugado, de tolaĵoj.
ellavi, forlavi. Eligi aŭ forigi lavante: li ploris tiel forte, ke la grajneto ellaviĝis el lia okulo Z; ŝiajn plej turmentajn dolorojn forlavis la flustrantaj ondoj Z.
tralavi. Lavi pasigante tra aŭ sur la objekto grandan fluon da akvo aŭ alia likvo. gargari, elui, eluvii, perkoli.
frotlavi. Lavi kun frotado: frotlavi feran poton Z, plankon.
orlavisto. Tiu, kiu serĉas orerojn, tralavante sablon de rivero.
skulavi. Lavi per skuado de la likvo: skulavi botelon.
ŝtonlavujo = lavoŝtono.
telerlavilo. Maŝino por aŭtomate lavi la telerojn, pladojn ks.
vazlavejo. Ĉambro, ĉe kuirejo de granda domo, restoracio ks, kie oni lavadas la kuir- k manĝ-ilarojn.
vazlavilo, vazlavmaŝino. Maŝino por lavi la manĝilaron.
vazlavisto. Tiu, kiu metie lavadas la vazojn k aliajn manĝilojn en restoracio.