PIV · 3778
eluvi/o
eluvi/o ☼ ⊕ Horizonto de grundo, malriĉiĝinta je solveblaj substancoj pro ilia subena forporto fare de akvo. ☞ aluvio, iluvio.
eluvii (tr) (pp akvo) Suben forporti solvitaĵojn aŭ koloidojn de grundo: eluviita horizonto. ☞ elui, perkoli, tralavi.
eluviado. Ago eluvii.
maleluvio. Horizonto de grundo, riĉiĝinta je solveblaj substancoj pro ilia subena akumulo fare de akvo.
maleluvii (pp akvo) Suben akumuli solvitaĵojn aŭ koloidojn en grundo.
maleluviado. Ago maleluvii.