PIV · 12052
perkol/i
perkol/i (tr) Malrapide irigi likvon tra pora aŭ pulvorigita substanco, ordinare por ekstrakti unu aŭ plurajn solveblajn konstituaĵojn: Ⓚ perkoli alkoholon super vanilo por ekstrakti vanilinon. ☞ elui, eluvii, sorbi, tralavi.
perkolo, perkolado. Ago perkoli.
perkoliĝi (pp likvo) Malrapide trairi poran aŭ pulvorigitan substancon: ☼ ⊕ pluvakvo perkoliĝas tra grundo.
perkolilo, perkolatoro. Aparato por perkoli: kafperkolilo.