PIV · 14550
★sorb/i
★sorb/i (tr)
1 (iu) Enspirante, entiri likvon aŭ fluidon en la buŝon aŭ nazon: sorbi krudan ovon; en la stratoj de la urboj vi sorbas pli da brulgasoj ol da oksigeno; (f) sorbi ies parolojn Z (avide aŭskulti). ☞ engluti.
2 (io) Entiri k reteni en sin: a) (pp io solida) likvon tra poroj: oni uzas specialan paperon, por sorbi la inkon B; la intesto sorbas la nutrajn elementojn; b) (pp io likva) gasmolekulojn.
3 ☐ (analoge, pp materio) Elpreni parton aŭ tuton de la energio de elektromagneta aŭ partikla radiado: nigraĵo plene sorbas lumon.
4 (f, pp iu) Ensorbi 1: ĉiuj animoj sorbis la murmureton de l’ sanktaj vortoj B; bele sonas la agoj de l’ prapatroj, kiam ilin junulo sorbas kun la ton’ de harpo Z.
sorba. Tia, ke ĝi sorbas: sorba papero, vato; ☐ sorba koeficiento (grando egala al la kvociento de la sorbata radiado en specifa ondolongo per la totala radiado en tiu ĉi ondolongo); ☐ sorbaj linioj (malhelaj strioj en spektro, indikantaj malpliiĝon de la radiado je difinitaj ondolongoj pro sorbo en la trairita materio).
sorbo, sorbado. Ago de iu, io, kiu sorbas.
sorbanto. Substanco, kiu povas sorbi.
sorbeco. Povo de sorbado.
sorbigi
1 Fari, ke iu, io sorbu: sorbigu tiun medikamenton al la malsanulo; modera varmigo sorbigas tiun substancon.
2 Fari, ke io estu sorbata: spongo sorbigita de akvo; tero sorbigita de sango.
sorbiĝi
1 Iĝi penetrata de likvo.
2 Iĝi sorbata de io sorbanta.
sorbilo. Ilo, aparato por sorbi: sorbilo de fumoj, de aerpolvoj.
alsorbi Ⓚ (pp solido) Supraĵe k malforte fiksi al si fluidon (gason aŭ likvon): karbono alsorbas multajn substancojn; alsorba koeficiento. Sin. adsorbi.
alsorbanto. Substanco, kiu povas alsorbi.
ensorbi
1 Enpreni en sin k asimili: post longa batalo la trusto sukcesis ensorbi ĉiujn konkurantajn kompaniojn; grupo, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da homoj el ĉiuj nacioj Z; (f) E. devas konstante ensorbi novajn sukojn Z.
2 (f) Enpreni en sian menson k asimili: ŝi ĉion diritan tuj ensorbis k petis pri pluaĵo Z; ŝi ne povis fari tion, ke la neekzercitaj organoj de komprenado ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilin Z; tiujn ideojn li ensorbis dum sia ekzilo; tiu penso tute okupis la maljunulon k ensorbis ĉiujn aliajn dezirojn k esperojn B.
ensorbiĝi. Iĝi ensorbita: la kolonianoj rapide ensorbiĝis en la amason de la loĝantaro.
resorbi. Ree sorbi: ⚥ la renaj tubetoj resorbas akvon. Rim. Ne uzu resorbi en la senco de asimili 2.
★inksorbilo. Papero por sorbi inkon.
skusorbilo 🚐 Teknika aranĝo, servanta malpliigi la intenson de skuo, de kunfrapiĝo ks. ☞ amortizilo, bufro.