PIV · 5303
★glut/i
★glut/i (tr)
1 Malsuprenigi ion tra la gorĝo en la ezofagon k stomakon: gluti pilolon B, viandopecon, glaseton da vino; restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti Z; (pastelo) por suĉi, ne por gluti!; senmaĉe gluti; vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon k glutas la kamelon! N; (abs, pri drinkaĵo) oni bone glutis, oni fariĝis viglaj Z.
2 (f) Malaperigi en sin; avide alproprigi: la ocean’ el bord’ elirinta sovaĝe glutas l’ ebenaĵon Z; kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte Z; gluti ion per la okuloj; glutanto de virinaj koroj Z.
gluto
1 La movo, per kiu oni glutas: li ĉion formanĝis per unu gluto; trinki per longaj glutoj; fari malbonan gluton Z.
glutado. Agado de glutanto: salivo helpas al glutado.
glutejo
1 Fundo de la gorĝo, laringo.
2 Faŭko, abismo.
glutema. Avide manĝema aŭ trinkema.
engluti
1 (iu) glutante, malaperigi en sin: kial vi ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon? Z; fiŝo pli granda malgrandan englutas Z; fungon englutis! Z (fiaskis).
2 (io) Malaperigi en sin: ilin englutis la tero X; (f) tiuj trajtoj karaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la morto Z; kiel Ŝeol ni englutos ilin vivaj X; la nuboj englutis la sunon.
3 (f) Malaperigi per ekposedo, alproprigo, konsumo: homo malsaĝa ĉion englutas X; se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos Z; tiu aŭ alia gento nin ekonomie englutos Z; tiu entrepreno englutis grandajn kapitalojn Z; la tradukado englutas neproduktive multon da laboroj Z; la homaranismo ĉian englutemecon de nacioj k lingvoj fortaj kontraŭ malfortaj nomas «barbareco» Z.
forgluti (f) Malaperigi, kvazaŭ per engluto: forgluti (malklare duone prononci) la vortojn Z; li silentis, forglutante siajn timojn.
misgluti. Enlasi, glutante, iom da substanco en la traĥeon.