PIV · 2349
★buŝ/o
★buŝ/o
1 ❤ Kavo en la kapo de homo, kiu entenas la dentojn k langon, k estas la unua parto de la digesta kanalo: mi lasis vian buŝon al mia buŝ’ premiĝi W.
2 ♉ a) Kavo en la kapo de besto, tra kiu estas enigataj la nutraĵoj: buŝo de ĉevalo Z, hundo Z, rato; eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo Z; ne fermu la buŝon al bovo draŝanta X; mia Dio baris la buŝon de la leonoj X. ☞ faŭko, muzelo, rostro. b) Aperturo en la ĉelmembrano de protozoo, tra kiu estas enigata la nutraĵoj en digestan vakuolon.
3 Tiu sama parto de la homa kapo, rigardata kiel organo de la nutrado: ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo X; Dio donis buŝon, Dio donos manĝon Z; pano buŝon ne serĉas Z; venigi akvon en la buŝon (eksciti la apetiton); ĝi iris al li preter la buŝon Z (li ne kaptis la okazon). ➞ buŝtuko.
4 Tiu sama parto de la homa kapo, rigardata kiel organo de la parolo: mi aŭdis tion el lia propra buŝo Z; fermita buŝo ne enlasas muŝon (sekreton oni prisilentu); ne movi la buŝon! Z; teni sian langon en la buŝo Z; al la buŝo de oni neniu povas ordoni Z; ofte mano forgesas kion buŝo promesas Z; mi havas nelertan buŝon X; en via buŝo la sankta vorto «amo» malpuriĝas Z; (f) kovri la buŝon de sia konscienco Z; tiu oficiala deklaracio fermu la buŝon al niaj kontraŭuloj Z. ☞ lango, lipo. ➞ silentigi.
5 Tiu sama parto de la homa kapo, rigardata kiel esprimpova parto de la vizaĝo: havi rondan, larĝan, rozan buŝon; ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! X.
6 Enira aŭ elira aperturo: buŝo de forno, de pafilo Z, de rivero Z, de kloako, de seruro, de boltilo (makzeloj).
buŝa
1 Rilata al buŝo: buŝa kavo (cavitas oris).
2 Parola, voĉa: buŝa interparolado, literaturo Z; taŭgeco de nia lingvo por buŝaj komunikiĝoj Z.
3 Λ (pp parolsono) Tia, ke dum ĝia prononco la velo estas levita k baras la pasejon inter la buŝo k la naza kavo: buŝa vokalo. ☞ naza.
buŝaĉo. Malŝata nomo de buŝo: tenu la buŝaĉon, vi sovaĝa besto, k dormu! Z.
buŝaĵo. Parto de instrumento, kiun oni enmetas en la buŝon, aŭ al kiu oni proksimigas la buŝon: buŝaĵo de pipo, cigaringo, de fluto; buŝaĵo de mikrofono.
★buŝumo. Ingo, kiu tenas fermita la buŝon de bestoj k malhelpas la mordojn: (f) la gazetaro portas buŝumon (ne povas libere paroli). Sin. muzelingo.
buŝpeco
1 = buŝaĵo.
enbuŝaĵo. Mordaĵo.
enbuŝigi. Preni en la buŝon: ne indas enbuŝigi la tutan penison, sed nur ties supran trionon aŭ kvaronon KA.
enbuŝiĝi
1 Veni en la buŝon de io: la ŝipo enbuŝiĝis en la riveron; tubo, kiu bone enbuŝiĝas en aperturon.
2 Z Enflui, konduki en ion.
prabuŝuloj ♉ Grupego (Protostomia) de animaloj, kies malfermaĵo de la gastrulo respondas ordinare al la buŝo de la plenkreskulo, neniam al la anuso: plej multaj senvertebruloj estas prabuŝuloj.
novbuŝuloj ♉ Grupego (Deuterostomia) de animaloj, kies malfermaĵo de la gastrulo respondas al la anuso de la plenkreskulo k kies buŝo formiĝas ĉe la kontraŭa ekstremaĵo: ekinodermoj k ĥorduloj estas novbuŝuloj.
perbuŝa ⚕ Tia, ke oni uzas nur suĉeblajn, trinkeblajn, gluteblajn medikamentojn: perbuŝa kuracado; perbuŝe («per os»).
postbuŝo ❤ Buŝa parto de faringo.
plenbuŝo. Kvanto, kiun povas enteni la buŝo: plenbuŝo da lakto Z.
rondbuŝuloj ♉ Ciklostomoj.
serurbuŝo Vd seruro.