PIV 2020 · 4345
★faŭk/o
★faŭk/o
1 Minaca buŝkavo de rabaj bestoj: malfermita faŭko de leono Z, de serpento Z; (f) Ŝeol malfermis sian faŭkon X; (fm: buŝo): fermu la faŭkon, fremdulo, k ne protestu JC. ☞ muzelo.
2 Larĝa malluma aŭ timiga aperturo: faŭko de kaverno, de minejo; la intermonto larĝe malfermis sian faŭkon B; faŭko de terfendego.
3 Ⓣ Aperturo de granda dimensio: faŭko de kanono, forno, puto, tunelo, fandforno ks.
faŭki (ntr) Esti larĝe malfermita: ĉirkaŭe faŭkis profundaj fendegoj Z, abismoj.
kloakfaŭko. Aperturo, masonita en la flanko de trotuarrando por enlasi pluv- aŭ verŝ-akvon en kloakan ŝakton.
leonfaŭko, lupfaŭko. Antirino.