← Reen al S

PIV 2020 · 14185

★silent/i

silent/i (ntr)
Ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo ks: sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti Z; silentu donante, parolu ricevante Z; ĉiuj silentis, aŭskultonte la rakonton de Eneo B; (f) se silentas draŝejo, malpacas loĝejo Z; dum la tuta striko la fabrikoj silentis.
Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti: kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas Z; tial mi decidis silenti k mi simple skribis al vi Z; vi ne sciiĝos eĉ unu vorton k pri la plej interesa parto mi silentos Z; se iu provos ataki persone vin aŭ lin, mi kompreneble ne silentos Z; mastro elbabilis, gastoj ne silentos Z.
(f) Sin ne montri; ne plu efiki; ĉesi: kie regas la forto, tie rajto silentas Z; kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas Z; niaj personaj gustoj devas absolute silenti Z; silentas nun ĉiu disput’ religia Z.
silento
Stato de iu, kiu sin detenas de parolo, rido, bruo ks: silenton mi petas!; per mono eĉ silento fariĝas elokvento Z; subita silento en la konversacio; post mallonga silento (li daŭrigas) Z.
Stato de io, kie ne estas bruo: regis dezerteca silento Z; absoluta silento regis super la akva abismo Z; sankta silento etendiĝis ĉirkaŭe Z; paca silento, ke ne blovas eĉ vento Z; tomba silento B.
Tiu fakto, ke ne estas priparolate pri io: la silento de la Sanktaj Skriboj pri tiu punkto estas miriga; silento estas konsento Z; parolo estas arĝento, oron similas silento Z; gardi la silenton pri malagrabla afero; rompi la silenton (malkaŝi ion ĝis nun ne konfesitan).
𝅘𝅥𝅰 Signo, indikanta la interrompon de sono.
silenta
Faranta nek parolon, nek bruon: la knabo demandite restis silenta; knaboj estu silentaj!; ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan Z; ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta Z; (f) akvo silenta subfosas la bordon Z.
Ne akompanata de parolo: silenta interkonsento Z, plendo B; silentaj larmoj Z; mi sentas jam silentan la riproĉon Z; silenta litero (skribita, sed ne prononcata); silenta filmo.
silente
En senbrua maniero: silente! ne movi la buŝon! ne ekpepi! Z; fariĝis, estis tre silente Z.
Senparole: ofte oni silente eldiras dankon k benon sur iun, kiu faris ion belan k bonan Z; kvazaŭ silente komisiita, mi vokas al ĉiuj Z; estus bone, ke ni silente pretiĝu Z. implicite.
silentado. Sintenado de iu, kiu daŭre silentas: la sola batalilo kontraŭ tiuj ĉi malamikoj estas absoluta silentado Z; konkludi el mia silentado, ke […] Z;
silentema. Kutimanta silenti: pri sia persono li estas ĉiam silentema Z; ŝi estis malbela, silentema k kompatinda Z; Vilhelmo la Silentema.
silentigi
Fari, ke iu silentu; devigi iun silenti: por silentigi ĉiujn niajn kontraŭulojn Z; min silentigas via nuda glavo Z; tio ĉi povus helpi al la silentigo de niaj malhelpantoj Z.
Fari, ke io silentu, ĉesu: kiom ajn ni ŝanĝados, ni la kritikadon ne silentigos Z; oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson Z. cenzuri.
silentigilo. Dampilo 3.
silentiĝi. Iĝi silenta: en tiu momento unu el la maŝinoj silentiĝis Z.
forsilenti (tr) Kaŝi informon, okazaĵon k.a., prisilentante ĝin.
prisilenti (tr) Ne paroli pri io, kion oni povus diri, konfesi: prisilenti sian amon; estas tro facile ĉiam prisilenti la kontraŭdirojn.
duonsilento 𝅘𝅥𝅰 Interrompo egala al la daŭro de duonnoto.
kvaronsilento 𝅘𝅥𝅰 Interrompo egala al la daŭro de kvaronnoto.
plensilento. 𝅘𝅥𝅰 Interrompo egala al la daŭro de plena noto.