← Reen al S

PIV · 14089

★serur/o

serur/o
Aparato, servanta por ŝlosi pordon, keston ks, konsistanta ĉefe el lango, kiu fiksiĝas en buŝo, k postulanta specialforman ŝlosilon, por ĝin manovri: teni sub seruro Z; tio, kio estas tenata kaŝite malantaŭ seruro k riglilo Z; rigardi tra la serurtruo; seruro gardas kontraŭ ŝtelo Z; (f) kontraŭ tiuj argumentoj ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj Z. klinko, manilo.
 G Ŝovebla kulaso de pulvopafilo.
seruristo. Metiisto, kiu faras, almetas aŭ riparas serurojn.
serurbuŝo. Speco de metala skatoleto aŭ ingo, fiksita ĉe la fosto de pordo, por ricevi la langon de la seruro, kiam la pordo estas ŝlosata.
serurlango. Unu el la ŝoveblaj pecoj de seruro, ĝenerale provizita per risorto.
pendseruro. Demetebla seruro, kun lango en formo de duoncirkla stango, kiu fikstenas la fermotan objekton, eniĝante en du ringonajlojn.
ŝaltoseruro. Sekureca ŝaltilo, manovrata per ŝlosilo, k kiu ofte ankaŭ rolas mekanike por rigli protektendajn pecojn: ŝaltoseruro de komputilo; la ŝaltoseruro de aŭto rolas ankaŭ kiel startigilo.