PIV 2020 · 14090
★serv/i
★serv/i
1 (tr aŭ ntr) Regule labori por iu, plenumante pli-malpli difinitajn taskojn laŭ ties ordonoj: nun vi certe ne servos plu sur ŝipo! Z; al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas Z; (ss pp domhelpanto, mastrumistino ks) en via domo mi servis kvardek kvar jarojn Z; Jakob servis pro Raĥel sep jarojn X; en urbana domo servis malriĉa knabino Z; servi ĉe iu Z; servi ĉe la tablo; mi ĉiam honeste vin servadis Z; (pp ano de administracio, armeo ks) servi kiel ŝtatoficisto, kiel suboficiro; mi servas en Peterburgo Z; li servis en la Prusa armeo; mi alveturis kun la firma decido servi sub vi Z.
2 (al aŭ tr). Sindediĉe havigi al iu helpon, utilon, meritaĵon ks: mi tro multe vin respektas k tro multe estas preta vin servi por ke […] Z; preta servi vian Sanktecon! B; servi sian patrujon B, sian partion; al Dio servu, diablon rezervu Z; via Dio, al kiu vi senĉese servas, savu vin! Z; mi ne scias kun certeco, sed mi tuj servos al vi per respondo Z; popolo aŭ regno, kiu ne servos al Vi (Dio), pereos X; al tiu ĉi ideo volas servi la noblaj homoj de ĉiuj popoloj Z.
3 (io) (ntr) Esti utila por iu aŭ io: tiu aventuro servu al mi, liberiĝi de ŝi Z; mia mono servis por ŝtopi tre rimarkeblajn truojn Z; eĉ bagatelo povas servi al celo Z; karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro Z; akvo k pano servas al sano Z; por kio servas mia laboro? B; por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Z; oni pensis, ke tiuj bulboj servas al manĝado Z.
4 (io) (ntr) Esti iel uzata: vi (plumo) servas jam apenaŭ unu semajnon k vi estas jam duone eluzita Z; ne servas larmo anstataŭ armo Z; kio servas por ĉio, taŭgas por nenio Z; neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno Z; ĝi povas servi kiel postamento en la antaŭĉambro Z; tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo Z; du pecoj de tegolo servis al li (la neĝulo) kiel okuloj Z.
servo
1 Tasko, plenumata por iu, sub kies dispono oni estas: la granda magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj Z; li uzas la servon de homo tre dube fidinda Z; li estis en la servo de la hispana regno; li faris tre bonajn servojn en tiu posteno Z. ☞ ofico. ➞ servobubo, servodaŭro, servosoldato.
2 Tasko, kompleze aŭ sindediĉe plenumata por ies helpo, utilo, profito: ŝi faris tiun servon (manlavon) ankaŭ al la rabeno Z; la du virinoj proponis al ŝi plej favore siajn servojn Z; se vi konsentas akcepti miajn servojn, (mi estas) via kavaliro Z; per tio ĉi vi alportos al nia afero tre gravan servon Z; (analoge) li metis sian grandan talenton en la servon de nia movado; (speciale pp Dio) la diino mian servon volis, ne la morton Z; servi la servojn de la tabernaklo X; la servo de la komunio, de la enterigo. Rim. En iom proksima senco, servo- estas pref-e uzata anst. relajs-, ĉar pli internacia: servobremso, servomotoro, servoregulilo.
3 Fako de publika aŭ privata institucio, destinita kontentigi ĝeneralan bezonon: la gazetara servo de la kongreso; la civila, konsula, diplomatia, sekreta servo; la kuraca, higiena servo de fabriko; la publikrilata servo de aerlinia kompanio.
4 £ Tia socia agospeco, kiu celas kontentigi la bezonojn de la publiko, sed ne liveradas materialan uzaĵon: la kosto de la servoj pli rapide altiĝis, ol tiu de la varoj aŭ industriaj produktoj; la publikaj servoj (transportado, kuracado, poŝto, telefono k.a.); la raraj servoj (specialistoj de medicino, scienca esplorado).
serva. Rilata al servoj 4.
servado. Daŭra, konstanta servo: se vi volas akcepti mian servadon, eminenta hetmano! Z; en la servado mi fariĝis kriplulo Z; ili bezonas iun por servado en la ĉambroj Z; jen ŝi venis en servadon al altklasaj homoj Z; tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo X; li iris en servadon sur mizeran ŝipeton Z; patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj Z; ne multaj akiris tian favoron post longaj jaroj de servado B.
servanto, servantino. Homo, kiu servas al alia homo aŭ al afero, organizo ks: kia reganto, tia servanto Z; sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas Z; mastro en vojo, servantoj en ĝojo Z; se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata Z; servanto de falsaj dioj Z; Mi transdonas tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, reĝo de Babel! X; Klaŭdino, servantino de Angeliko Z.
★servema. Inklina fari servojn.
servigi. Fari, ke iu, io servu: unuj servas la partion, aliaj volas servigi la partion al si; servigi E-on al la paco.
servilo 💻 Komputilo, kiu plenumas iujn funkciojn laŭ mendoj de aliaj komputiloj en komputila reto: dosierservilo; novaĵservilo; TTT-servilo.
servisto, servistino. Homo, kies profesio estas labori por iu laŭ ties ordonoj, precipe en ties hejmo: Colin, servisto de Georgo Dandin Z; li fariĝis kajuta servisto Z; ĉu ni povas akcepti servistinon kun infano? Z; ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj k la servistinoj de siaj servistinoj. ☞ grumo, lakeo, sklavo, pordisto.
servistaro. Tuto de la servistoj en unu domo.
servodeva. Tia, ke li ŝuldas servon: servodeva junulo, servutulo.
enservigi. Meti en servadon: li deziras enservigi sin sur ŝipo Z, ĉe komercisto Z.
kontraŭservo, reservo. Servo, kiun oni faras kompense de alia ricevita: la najbaroj pruntadis lian ĉevalon k faradis pro tio iajn kontraŭservojn Z; servo postulas reservon Z.
priservi (tr) Prizorgi, kiel servanto: la besto, kiu ĉiam estas priservata, vartata Z.
memserva. Koncernanta restoracion, vendejon ks, en kiu la klientoj mem prenas la deziratajn varojn: memserva benzinstacio.
memservejo. Vendejo, funkcianta laŭ la memserva principo.
aŭtoservo, aŭtoservejo. Loko, aranĝita por ebligi al la aŭtistoj, motorciklistoj provizi sin per benzino, akvo ktp.
bienservanto. Kamparano, laboranta en bieno por la profito de la bienmastro.
Diservo. Kulta ceremonio aŭ rito: servi Diservon Z; tio ne taŭgas dum la Diservo Z (en la sinagogo); la Diservo estis farata, neniu zorgis pri la knabo Z; preĝejo, en kiu li kantis la Diservajn kantojn Z.
kaleŝservanto. Servisto pri la kaleŝo de mastro: livree vestitaj kaleŝservantoj Z.
kuracoservo. Civila aŭ armea organizaĵo, kiu prizorgas la sanon de loĝantaro aŭ de soldataro.
lernoservi (ntr) Servi, senpage aŭ kun malalta salajro, ĉe metiisto aŭ profesiulo, por lerni ties metion aŭ profesion: unu lernoservas ĉe lignaĵisto Z; jaroj da lernoservado.
libroservo. Speciala fako de asocio, kiu faciligas al ties anoj la akiron de libroj diverslande eldonitaj.
mediservo ☼ Funkcio, kiun la medio plenumas favore al la homo, ekz. purigado, transformado de toksaj substancoj ks.
militservi (ntr) Servi kiel soldato: li militservis en la kolonioj; homo, al kiu tiu fingro estas dehakita, restas libera de militservo Z.
radiodisservo. Publika servo de ĝeneralinteresaj informoj al nelimigita nombro de riceviloj per elektromagnetaj ondoj: meteologia radiodisservo.
signalservo ⚔ En armeo, tiu parto, kiu okupas sin pri la signalado, telefonado, radiotelefonio ks.
ŝipservi (ntr) Servi kiel maristo aŭ helpanto sur ŝipo: la unua kurso de lia ŝipservado finiĝis Z.