← Reen al L

PIV · 9095

★lang/o

lang/o
(lingua) Mola k tre movebla muskola organo, situanta en la buŝo, esenca organo de la gustumado, ĉefa ilo de la glutado k, ĉe homo, de la parolkapablo: hundo kun pendanta lango; ilia lango sekiĝas de soifo X; moveti la langon laŭ la lipoj; kontraŭ kiu vi elŝovas la langon? X (moke); maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango Z; dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas Z; elŝovu la langon!; ŝlima lango; langopinto, langopremilo.
🍴 Tiu sama organo, uzata kiel manĝaĵo: lango de bovo, ŝafo; fumaĵita, lardita lango; ŝafida lango kun madejro.
Tiu organo, rigardata kiel sidejo de la parolkapablo: tiu granda homo […], lang’ de saĝulo, man’ de militisto Z; mi havas nelertan langon X (mi balbutas); lango falsema X, glata X, mensogema X, malpia X, milda X; kion koro sentas, lango prezentas Z; lango miela Z; mia lango – mia malamiko Z; teni sian langon Z; kateni sian langon en la buŝo Z; ili retenis tion, kio jam ŝvebis ĉe ili sur la lango Z (estis elparolota); lia nomo estas sur ĉies lango (konata de ĉiuj). lipo 4, lingvo.
Io simila al lango laŭ la formo aŭ la funkcio: kiel la lango de fajro formanĝas pajlon X; langoj el fajro N; lango de ŝuo (ledstrio fermanta aperturon ĉe la supro de ŝuo); foldo k lango (elstara listelo en rando de unu tabulo, enŝovebla en la foldon de alia tabulo); lango de sonorilo.
🍁 Langeto 2.
langa. Rilata aŭ apartenanta al la lango: langa arterio (A. lingualis); profunda langa arterio (A. profunda linguae); langa kiso.
langi (ntr) Produkti efektojn per uzo de la lango (i.a. ĉe fluto).
langeto
Malgranda lango: la langeto de katido.
🍁 Langetforma parto de la korolo de la floro de iuj asteracoj, i.a. de cikorio. Sin. lango 5. langetfloro.
Mallarĝa longforma peco el iu materio: langeto de hobojo; langeto de pesilo (montrilo de la vekto).
akralanga, falslanga. Havanta akrecon, mensogemon.
bovlango. Ankuzo.
hundlango. Cinogloso.
lutlangeto Mallarĝa metalpeco, al kiu konektiga drato aŭ konduktilo estas lutita.
serurlango Vd seruro.
terlango 🌄 Longa, mallarĝa strio de tero, kiu etendiĝas en maro aŭ lago.