PIV · 5239
★gland/o
★gland/o
1 ❤ Organo, kies funkcio estas sekrecii: oni distingas la endokrinajn aŭ senduktajn glandojn, kies sekreciaĵo sorbiĝas en la sangon aŭ la limfon (ekz. tiroido, hipofizo ks) disde la elsekreciaj aŭ ekzokrinaj glandoj, kies sekreciaĵo defluas en duktoj (ŝvitaj, salivaj glandoj ks); kelkaj glandoj, kiel hepato k pankreato, estas samtempe endokrinaj k ekzokrinaj k ellaboras plurajn sekreciaĵojn. ☞ adeno.
2 🍁 Ĉelo, grupo de ĉeloj aŭ organo produktanta sekreciaĵon 2: esenca glando; digesta glando (de insektomanĝa planto); nektarglando (Vd nektaro), glandoharo.
migdalglando = tonsilo.