PIV 2020 · 3862
endokrin/a
endokrin/a ⚥
1 (pp glando) Sendukta, ellasanta en la internan medion (sangon aŭ limfon) sekreciaĵon (hormonon), kiu specife agas al aliaj organoj aŭ histoj: la precipaj endokrinaj glandoj de la vertebruloj estas: hipofizo, tiroido, paratiroidoj, surrenaj glandoj, pankreato, gonadoj.
2 (pp sekrecio) Karakteriza de endokrina glando: endokrina sekrecio de pankreato; en la 19a jc endokrina koncernis ankaŭ la nutrajn sekreciojn (ekz. sekrecion de glukozo fare de hepato) en la sangon. ☞ ekzokrina.
endokrinologo. Specialisto pri endokrinologio.
endokrinologio. Studo de la endokrinaj glandoj, de iliaj perturboj k de la malsanoj kaŭzataj de tiuj ĉi.