PIV 2020 · 6058
hipofiz/o
hipofiz/o ❤ (hypophysis) Grava endokrina glando, situanta sub la diencefalo en la turka selo de la sfenoido: ĉe homo, hipofizo konsistas precipe el du loboj: la antaŭhipofizo, kiu sekrecias hormonojn, kiuj regas la funkciadon de aliaj endokrinaj glandoj (gonadoj, tiroido, kortiko de la surrenaj glandoj) k senpere efikas al la mamoj, la posthipofizo, kiu produktas hormonojn efikantajn al la utero, arteria premo k diurezo.
hiperhipofizismo aŭ
hipohipofizismo ⚕ Troa aŭ nesufiĉa funkciado de hipofizo.