PIV · 13997
★sel/o
★sel/o
1 Remburita sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdobesto, por pli komforte sidi: desalti, fali de la selo; sen selo ŝi sidadis sur la ĉevalo Z; (f) la registaro nun bone sidas en selo. ➞ arko, pomelo, sako, zono.
2 Analoga sidrimedo, sur biciklo, motorciklo, aŭ kelkaj agrikulturaj maŝinoj.
3 Io en formo de selo, i.a.: 🌄 Iom pli malalta tereno inter du montopintoj. 🍴 Tiu parto de ŝafo, cervo ks, kiu etendiĝas inter la ripoj k la femuroj. 𝅘𝅥𝅰 En kordinstrumentoj, elstara lignopeco, kiu subtenas la finpecan ŝnuron.
turka selo ❤ (sella turcica) Kavo en la supera faco de la sfenoido, en kiu nestas la hipofizo.
★seli (tr) Meti selon sur beston: seli sian azenon X; selante ĉevalon, oni ĝin karesas Z.
selisto. Metiisto, kiu faras selojn.
seloforma ⚕ Arkiĝinta kiel selo: seloforma lumbo dum gravedeco.
elseligi. Faligi de la selo (en turniro ks).
senseligi. Demeti la selon de ĉevalo ks.
ŝarĝoselo. Selo, aranĝita por surmeti ŝarĝojn.