PIV 2020 · 1125
★ark/o
★ark/o
1 ∆ Parto de cirklo aŭ de alia kurbo: arksekundo (1/3600 de grado); arkolongo.
2 ∆ (pp angulo) Nombro, esprimanta la grandon de angulo per la arkolongo sur koncerna cirklo kun radiuso 1. ➞ radiano, sinuso.
3 👥 Objekto, havanta tian formon: arkoj de kroketludo; arkoj de selo; arkoj de laŭbo; fari el iu arkon Z (trudi al li/ŝi ĝentilecon); (f) mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis Z; la venka arko de ŝia nigra brovo; mian arkon (ĉielan) Mi metos en la nubon X.
4 = lumarko.
5 Pafarko: streĉi sian arkon; (f) tro streĉi la arkon (tro postuli); havi du ŝnurojn al sia arko (plurajn rimedojn por sukcesi).
6 🏠 Kurbo, laŭ kiu estas kreita volbo aŭ lintelo: arko de fenestro, de volbo; arko duoncirkla, segmenta, elipsa, korbansa, triloba, hufa, kilforma; apoga, deŝarĝa arko; triumfa arko. ➞ gotika, romanika.
7 ❤ Nomo de diversaj anatomiaj elementoj en formo de arko: aorta arko; brova, puba, ripa arko; la dentara arko.
8 𝅘𝅥𝅰 Ligaturo.
arka. Havanta formon de arko: ❤ arka ligamento de pubosto.
arkaĵo
1 🏠 Konstruaĵo en formo de arko, baziĝanta sur du firmaj punktoj, kolonoj, pilieroj ktp: la forta Majna ponto kun ĝiaj dek tri arkaĵoj; ĵeti arkaĵon inter du muroj.
★2 (ark.) Volbo.
arkeco. Kurbeco de io arka: la arkeco de lumbo, de instepo.
arkigi. Doni formon arkan al io: arkigi la vertebraron; arkigi bastonon, branĉon.
arkisto
1 Militisto, kiu batalis per arko.
2 Sportisto, kiu praktikas sagĵeton per arko.
apogarko 🏠 Duonarko, kiu portas oblikvan premforton flanke de volbo de navo k peras ĝin al piliero staranta ekster la konstruaĵo: la gotikaj katedraloj estas karakterizataj de sistemo de radiantaj apogarkoj.
balancarko. Unu el la kurbaj stangoj, sur kiuj balanciĝas lulseĝo, lulilo ks: malalta brakseĝo sur balancarkoj Z.
★ĉielarko. Sepkolora arko sur la ĉielo kontraŭflanke de la suno, formiĝanta pro la reflekto k difrakto de la sunradioj en la pluveroj: kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en tempo de pluvo Z; ĉielarka truto. ➞ iriza.
lumarko ☐ Kontinua luma malŝargo de elektro trans izola medio, plejofte akompanata de parta vaporiĝo de la elektrodoj.
lunarko Vd luno.
pafarko ⚔ Portebla batalilo, konsistanta el fleksebla stango k ŝnuro alligita al ĝiaj du finoj, uzata por ĵeti sagojn. Sin. arko 5.
pintarko. 🏠 Arko, konsistanta el du samspecaj kurboj, kiuj renkontiĝante formas ĉe la supro akutan angulon: la pintarko karakterizas la gotikan stilon; pintarkaj fenestroj de la magistratejo Z. ➞ ogivo.
rondarko. 🏠 Arko en formo de duoncirklo, karakteriza de la romanika stilo.
selarko. Ĉiu el la du arkoj, kiuj formas la armaturon de selo k estas kunigitaj per du lignaj latoj.
sinusarko ∆ La inversa funkcio de la sinuso (same pri kosinuso, tangento k kotangento).
triumfarko 🏠 Granda arkaĵo, ofte en formo de pordego, konstruita por honori triumfanton aŭ venkinton: la triumfarko de Tito en Romo, de la Stelplaco en Parizo.
vestarko. Ilo en formo de arko, por bonorde pendigi jakon, bluzon, mantelon ks.