PIV 2020 · 16096
★trut/o
★trut/o ♉
1 Sp. de salmono (Salmo trutta), bongusta, malpli granda ol salmo, kun karno ĝenerale blanketa k vivanta en riveroj (rivertruto, S. t. «fario»), en lagoj (lagtruto, S. t. lacustris), malofte en maro k rivero (martruto), ofte kun ruĝa gras-naĝilo: truto en aspiko.
2 👥 Kn de sp-oj de salmono, nome truto 1 k parencaj sp-oj, i.a. la
ĉielarka truto (S. gairdneri) el Ameriko, enkondukita en la Eŭropajn riverojn k lagojn.