← Reen al T

PIV 2020 · 16095

trust²o

trust2o. Koncentriĝo de memstaraj entreprenoj, en kiu la individuaj entreprenoj malaperas, kunfandiĝante en novan pli vastan, kun la celo akapari iujn varojn aŭ monopoligi ties produktadon, k tiele malaltigi la produktokostojn, kreskigi la produktatajn kvantojn k eventuale altigi la vendoprezojn. holdingo, kartelo.
trusti (tr) Monopoligi la produktadon de difinita speco de varoj: trusti la lanteksaĵojn, la poŝhorloĝojn, la aŭtomobilojn.
trustigi. Kunigi en truston: la trustigado estas malpermesita de la usonaj leĝoj, sed nur en Usono, ne eksterlande.
maltrustigado. Dissolvo de trusto al memstaraj industrioj: la maltrustigado de la uzinoj de Krupp estis nur efemera manovro de la usonaj kapitalistoj.