PIV · 12733
★prez/o
★prez/o. Vendovaloro de objekto: por tiu maŝino, kies kosto estis mil eŭroj, la fabrikanto postulas prezon de du mil, dum ĝia valoro ne atingas eĉ kvincent eŭrojn; anonci prezon por la kapo de krimulo (☞ premio); malgranda pezo, sed granda prezo Z; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo Z; la prezoj falis tre malalten; prezaltigo, prezindiko, prezkontrolo.
prezaro. Tabelo de la prezoj de varoj en butiko, ĉe fabriko ktp.
prezoinda Z, prezinda. Aĉetinda, ĉar la prezo respondas al la valoro.
ĉiapreze. Kia ajn estas la prezo: la statueton li volis ĉiapreze akiri.
senpreza. Tia, ke ĝi ne havas pageblan prezon; senlime valora.
altapreza. Multekosta.
fikspreze
1 Nemarĉandeble.
2 Ne laŭkarte.
frajtoprezo. Prezo, postulata de la frajtanto por la ekspedo de varoj.
gastoprezo, pensionprezo. Monsumo, kiun oni pagas (ĉiu-tage, ‑semajne aŭ ‑monate) por loĝado k manĝado en pensiono aŭ hotelo.
veturprezo. La prezo, ŝuldata por difinita veturo.