PIV 2026 · Artikolo 35

★aboni

Litero A★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 9
  1. abona
  2. abono
  3. abonad/o
  4. abonant/o
  5. abonebl/a
  6. abonil/o
  7. ekaboni
  8. malaboni
  9. reaboni
★ aboni tr
1 ricevadi gazeton, komercaĵon, retejon, fervojbileton, telefonservon k.s., ordinare dum difinita tempo laŭ kontrakto kaj post pago: mi abonas la Gazeton de Anoncoj Z li volu sciigi min , ĉu li abonos la «Bibliotekon» Z aboni loĝion en la teatro
2 mendi abonon al io; pagi por abono al io: ni esperas, ke ĉiuj niaj amikoj rapidos mem aboni kiel eble plej frue nian gazeton Z ĉiu volu min sciigi por kiom da abonitaj ekzempleroj de Esperantisto li donas sian voĉon Z la unua numero de La Ondo 2001 alvenis al mi hieraŭ . Ĝi aspektas bela kaj interesa. Mi estas kontenta ke mi abonis OE
abona rilata al abono: abona mono Z abona pago Z
abono
1 kontrakto por aboni ion: abono al revuo abono de revuo akcepti la novajn kondiĉojn de abono Z kiel provo por novaj amikoj rekomendas sin la abono de 5 numeroj po 0,90 frankoj Z ➞ abonkarto, abonprezo.
2 daŭro de abono 1: via abono finiĝos en Majo
abonado daŭra abono: ilia tempo de abonado finiĝis kun tiu ĉi numero Z
abonanto iu, kiu abonas ion: varbadi novajn abonantojn Z rilato inter abonantoj kaj ilia abonata gazeto Z
abonebla tia, ke oni povas ĝin aboni: per tia maniero ĝi estos nun facile abonebla eĉ al la plej malriĉa amiko Z tiu suplemento ne estas abonebla aparte
abonilo formularo uzata por aboni.
ekaboni tr komenci sian abonon al io: multaj homoj ekabonis mian interretan videan kanalon Ko
malaboni tr ĉesigi sian abonon al io: la skandala misrecenzo preskaŭ igis min malaboni la revuon
reaboni tr renovigi sian abonon al io: ni petas reaboni Z