PIV 2026 · Artikolo 34
★abomeni
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ abomeni tr
1 malamegi iun aŭ ion pro fizike naŭzaj ecoj: abomeni odoron abomeni ostrojn abomeni trinki akvon
2 malamegi iun aŭ ion pro morale tre malplaĉaj ecoj: oni perfidulon abomenas Z ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato MT abomenato de la popoloj MT (figurasence) ĉu ŝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? Z
abomena kaŭzanta abomenon: kia abomena urbeto! Z neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj maljuna virino Z abomena kanajlo!
abomeno forta antipatio kaŭzata de tre malagrablaj aŭ malnoblaj ecoj de objekto, persono aŭ ago: abomeno de iu pri io senti abomenon al iu ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado Z tiam atakas min tia abomeno, ke mi simple kraĉas Z
abomenaĵo io abomena: ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton Z
abomenigi igi ion abomena: se oni penas abomenigi al vi nian aferon kaj ĝiajn laborantojn Z
abomeninda meritanta abomenon; tiel fia, ke oni devas ĝin abomeni: lepro mian tutan glatan korponTuj kovris per abomeninda ŝelo Z sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco MT mia projekto de reformoj kiun mi mem trovas nun... terure abomeninda! Z