(transitiva) 1 Naski antaŭtempe nevivipovan idon: se viroj […] frapos gravedan virinon, kaj ŝi abortos […]; pli feliĉa ol li estas abortito (Hebrea Biblio laŭ la Londona eldono). (rilata vorto el la sama semantika kampo) akuŝi. 2 (netransitiva)(figurasence) Halti en sia evoluo, kreskado: kiom da laŭte reklamitaj projektoj de lingvo internacia ridinde abortis! (rilata vorto el la sama semantika kampo) fiaski. aborto. Ago de ino, kiu abortas: aborto de bovino, de malsanulino. abort(it)aĵo. Nevivipova antaŭtempe naskita ido: fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al la abortaĵo; kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus”. abortema. Havanta tendencon al aborto: donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn (Hebrea Biblio laŭ la Londona eldono). abortigi 1 Kaŭzi aborton ĉe ino: la abortigo estas malpermesita en pluraj landoj; abortiga operacio. 2 (figurasence) Haltigi la evoluon, kreskadon de io: per lertaj manovroj li abortigis la ribelon. abortigilo. Ilo, per kiu oni estigas aborton.