← Reen al A

PIV 2020 · 382

akurat¹a

akurat1a. Plenumanta promeson, servon, devon ks precize en la difinita tempo, je la interkonsentita horo: akurata oficisto; li estas ĉiam akurata kun siaj respondoj; multaj kredeble miras, ke mi estas tiel neakurata en la korespondado Z.
akurate. En akurata maniero: li promesis reveni al ni akurate je la oka horo Z; mi amas, ke oni pagu akurate la luan pagon Z; donadu akurate la medikamentojn Z; tiam li akurate ricevados per la poŝto ĉiun novan nomaron, tuj kiam ĝi estos presita Z; ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate Z (t.e. ne preteratentante la pagdatojn).
akurateco. Eco de iu akurata: oni multe plendas pro via ne sufiĉa akurateco; (f) la akurateco, kun kiu la suno leviĝas matene B.