PIV · 12676
★preciz/a
★preciz/a. Ĝuste k klare difinita eĉ en la plej malgrandaj detaloj: preciza difino; precizaj kalkuloj Z; precizaj informoj; donu al mi nur la precizan adreson Z; (analoge) preciza horloĝo, pesilo. ☞ ĝusta, neta, ekzakta.
precize. En preciza maniero: precize je la oka horo Z; ĉiu povas esperi, ke ĉio fariĝados precize laŭ liaj planoj Z; respondu nur precize!; ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos vivi per dudek spesdekoj en tago Z.
precizeco. Klara, detala k severa difiniteco: precizeco de desegno, stilo, leĝo, kalkulo; kronometro de ega precizeco.
precizema. Amanta k postulanta precizecon.
precizigi. Fari ion preciza: precizigi la sencon de vorto B; precizigo de la rolo de la Centra oficejo Z.