← Reen al N

PIV 2020 · 10946

★net/a

net/a
(pp skribaĵo) Ricevinta sian definitivan skribformon; prezentanta klaran aspekton, sen korektoj k makuloj: neta kopio de manuskripto; neta letero; nete reskribi sian poemon. Rim. Ne uzu neta en la senco «(precize) klara, senkonfuza».
Tiel farita, ke restas nenia elstaraĵeto, pendantaj fibroj, neregulaj konturoj ks: fari netan tranĉon; neta muldaĵo; la gisa peco rompiĝis nete; (f) jen neta aranĝo (lasanta lokon al nenia diskuteblaĵo).
£ Rigardata sen ia kromaĵo; taksata laŭ la nura propra kvanto, valoro ks: neta salajro (post depreno de la kotizoj ks); neta prezo (ekster ĉia rabato); neta gajno, neta profito (definitiva profito, kiu estas post depreno de elspezoj faritaj aŭ de perdoj okazintaj); neta pezo (sentara pezo, pezo de la varo mem ne enkalkulante la pezon de pakumo, envolvaĵo).
neto. Io nete skribita.
netigi. Reskribi nete: netigi sian lernejan taskon.
malneta
(pp skribo) Prezentanta forstrekojn, makulojn ks.
Prezentanta konturon, randon kun multaj neregulaĵetoj.
£ Tia, ke oni ne dekalkulis ion: malneta pezo (kiel oni ĝin legas sur la pesilo, kun la envolvaĵo kc); malneta salajro (kiel oni ĝin skribas sur la tabelo, nominala); malneta profito (ne dekalkulinte la elspezojn necesigitajn kc).
malneto. Unua prova skribaĵo kun korektoj, plibonigoj aŭ makuloj, laŭ kiu oni poste transskribas la neton.