← Reen al P

PIV · 12332

★plan/o

plan/o
Desegno, prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon k montranta la situacion, la proporciojn k la rilatojn de la diversaj partoj: gvidlibro kun planoj k ilustraĵoj B; verki planon. skemo.
Antaŭe pripensita k ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno: la plano de tiu romano estas konfuza; skizi grandiozan planon de propagando; intence k kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu Z; pli aŭ malpli frue mi elpaŝos kun unu plano, por kiu mi jam de longe prepariĝas Z; trijara, kvinjara plano (de ekonomia progresigado). metodo, programo 4, projekto.
Rilata malproksimeco, en kiu troviĝas vidaĵoj, aŭ en kiu estas perspektive metataj prezentaĵoj en desegno aŭ pentraĵo: la figuro de la unua plano estas belega; la montoj, kiuj formas la lastan planon; sur la antaŭa plano (de la desegno) staris la floranta rozarbetaĵo Z; (f) ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet Z; ni devas meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon Z. ebeno, fono, perspektivo, scenejo.
📷 Ĉiu parto de filmo, kiu estis fotita sen lokŝanĝo de la kamerao, k povas daŭri de unu sekundo ĝis pluraj minutoj: la plano estas en filmo tio, kio estas la frazo en romano; plano fora (ĝenerala perspektivo), meza (la personoj sen konsidero pri la dekoracio), proksima (la personoj ĝistalie), unua (la vizaĝo), ekstra (nur unu detalo).
plani (tr) Fari planon de: jam de longe mi planis tiun vojaĝon; plani la rekonstruon de Varsovio.
planado. Apliko de planoj por ion realigi, modifi aŭ normigi: lingvoplanado.
planaro. Kolekto de planoj 1.
planismo. Ekonomika doktrino, laŭ kiu la ekspansio povas eviti la krizojn nur per planizado.
planizi. Organizi k direkti konforme al difinita plano: planizita ekonomio, urbigado.
planizado. Starigo de ekonomiaj programoj, indikantaj la celojn atingotajn en limtempo, la uzotajn rimedojn k la kreotajn organismojn.
antaŭplano. Prepara redakto de plano.
laŭplane. Konforme al la plano: laŭplane la rikoltoj atingis kvin milionojn da tunoj.
senplane. Ne havante planon: niajn laborojn k materialajn rimedojn, kiujn ni ĝis nun uzadis senplane, ni devas nun reguligi, centrigi k ekonomiigi Z; (f) la birdoj devis forlasi sian hejmon, flugadis senplane Z. blinde, hazarde, improvize, sencele.
horplano. Detala tabelo, montranta la uzon de ĉiu horo en lernejo, oficejo ks.
konstruplano. Plano, laŭ kiu konstruo estas projektita.
urboplanismo. Sistemo de administraj, ekonomiaj k socialaj dekretoj, kiuj devas ebligi malvolviĝon racian k humanan de la urboj.
vojplano. Itinero.