← Reen al P

PIV · 12094

perspektiv¹o

perspektiv1o
Prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj, kaŭzita de ilia malproksimeco k pozicio: kiel serio da arkaĵoj en perspektivo Z; linia, kolora perspektivo; la mezepokaj pentristoj nesciis la perspektivon.
Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, objektoj vidataj en la malproksimo: de tiu monteto oni ĝuas belan ridantan perspektivon; post ĉiu figuro en la perspektivo montriĝas kelkaj aliaj Z; la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj, kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon Z. horizonto.
(f) Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aŭ malpli malproksiman okazon: la nuna situacio prezentas vastajn perspektivojn k esperojn; la vivo alprenis por li novan k pli vervan perspektivon; tio donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn Z; jen konsola perspektivo!; vidi ion en vera perspektivo; la teatra perspektivo ĉiam iom krudigas la nuancojn.
perspektive. Laŭ la perspektivo: desegni aleon perspektive.
senperspektiva. Prezentanta nenian verŝajnan esperon de sukceso, prospero: senperspektiva entrepreno; estis tute senperspektive.