← Reen al H

PIV 2020 · 6206

horizont¹o

horizont1o
Ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia vidkapablo, k kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo: antaŭ liaj okuloj etendiĝis vasta horizonto; la suno staris proksime al la horizonto Z; la tuta horizonto konsistis el fajro Z; ŝipo, insulo, kiu malaperas el la horizonto; (f) diversaj teorioj k projektoj aperas k tuj malaperas de la horizonto Z; la politika horizonto nubiĝas. fono, pejzaĝo, perspektivo.
(f) Pli-malpli limigita amplekso de la pensado: grupo, kiu ne havis la eblon ion lerni, ne povas havi tian longan spiritan horizonton kiel grupo, kiu multe lernis Z; la horizonto de tiuj homoj ne transpasas la limojn de ilia lando; scienca eltrovo, kiu malfermas novajn horizontojn.
Maldika, distingiga tavolo en sedimenta serio: silika horizonto en kalkpetra tavolaro.
Ĉiu el la laŭ-strukture k ‑kolore distingeblaj tavoloj de grundo.
ĉiela horizonto, vera horizonto Ĉefa cirklo de la ĉiela sfero, trapasanta la tercentron k paralela kun la ebeno de horizonta cirklo tra la okulo de la observanto.
ŝajna horizonto, videbla horizonto La malĉefa cirklo ĉirkaŭ la observanto, kie ĉielo k maro ŝajne renkontiĝas.
horizonta. Rilata al horizonto: la horizonta linio.
universa horizonto. Tia eventaro, ke lumradio ne povus el ĝi atingi nin ekde la komenco de la universo.
senhorizonta. Tia, ke ĝi ŝajne ne havas horizonton: senhorizonta perspektivo de profunda valo; (f) griza, senhorizonta vivo.
malvasthorizonta. Mallarĝvida.