← Reen al F

PIV 2020 · 4663

fon⁵o

fon5o
Efektive ebena aŭ pro malproksimeco ŝajne ebena parto, el kiu io elreliefiĝas aŭ elkontrastas: peco da ĉielo kies malluma k profunda fono brilis per steloj Z; lumbildoj sur malluma fono Z; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo estis serioza Z; lia ora ĉeneto balanciĝas sur la malhela fono de la surtuto Z; (f) la fono de la romano estas Nederlando; en la bruo, sur la fono de interparoladoj oni povis distingi sonojn de flutoj k kriojn de la ĉefoj B; sonora fono de filmo, de televida prezentado.
(pp pentrarto, blazono) La baza koloro, sur kiu estas pentritaj aŭ teksitaj la diversaj figuroj, ornamoj: sanktulkapo sur ora fono; verda stelo sur blanka fono.
🎭 Dekoracia tolo funde de la scenejo. fontolo, fontulo.