PIV · 2912
dekoraci³o
dekoraci3o
1 Tuto de la aferoj, kiujn oni artisme aranĝas, por doni pli belan aspekton al konstruo aŭ loko: dekoracio de domfasado (ekz. flagoj), de parko (ekz. girlandoj), de apartamento (ekz. freskoj), de altaro (ekz. floroj); nia standardo estas simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj Z.
2 🎭 Pentritaj toloj aŭ paneloj, prezentantaj la lokon, kie okazas teatra sceno: fondekoracio, dekoraciŝanĝo.
3 B = ordeno 4.
dekoracii (tr) Ornami per dekoracio: salono dekoraciita per verdaj plantoj; la urbdomo estis dekoraciita per ĉiuj naciaj flagoj.
dekoraciisto
1 Tiu, kies metio estas dekoracii apartamenton, kombinante la murfarbojn, la tapetojn, la meblojn ktp, por atingi artisman efekton.
2 🎭 Tiu, kiu pentras la dekoraciojn de teatraĵo.
dekoraciriĉa 🎭 Prezentanta riĉan, multoblan dekoracion kiel ĉefan allogaĵon por la spektantoj.