← Reen al P

PIV · 12642

poz¹i

poz1i (ntr)
Preni k konservi specialan teniĝon, por esti desegnata, pentrata, fotografata: pozi por artisto.
(f) Alpreni, pli-malpli konscie, tian teniĝon, kiu povas impresi la homojn: Ĥlestakov, pozante Z (montrante sin galanta); li ĉiam volas pozi kiel spritulo.
pozo. Teniĝo k mieno de iu, kiu pli-malpli intence, konscie pozas: se oni povus ŝin en ĉi tiu pozo transporti sur la scenejon […] Z; li prenis pozon duone salutan, duone atendan Z; la pozo de la patrino estis senmova, preskaŭ rigida Z; konservu la pozon unu minuton!.
pozejo 📷 Speco de teatro, destinita ricevi la dekoraciojn, aktorojn ktp, k ebliganta la filmadon de internaj scenoj: la grandaj pozejoj havas la dimensiojn de 80 × 40 × 15 metroj, la malgrandaj de 40 × 30 × 12 m.
pozisto. Persono, kies metio estas pozi por pentristoj aŭ skulptistoj.